sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 6an de februaro 2010 . ĝis nun estas 478 tekstoj










B.Traven : La Mortula Ŝipo


Socikritika aventurromano pri maristo sen pasporto



La romanon tradukis Cezar

lingve kontrolis SAT-ano Gary Mickle


troviĝas en :

www.karapaco.de

kiel html-formato

en :

www.karapaco.de

kiel pdf-formato


en :

e-librejo

kiel pdf-formato


kaj en "Tekstaro de Esperanto" :

tekstaro de Bertilo Wennergren

(registriĝu tie kaj ensalutu !)



Resumo de la romano


La romano estas divdita en tri partojn. La kanto de maristo enkondukas la unuan.

Gale, kiu rakontas en la unua persono, estas la ĉefa heroo de la romano. Li estas usona maristo, ferdeklaboristo, kiu pasigas en Antverpeno dolĉan nokton kun belulino, kun kiu li konatiĝis en marista taverno.

Frumatene li atingas la havenon nur post la forveturo de sia ŝipo Tuscaloosa. Kun la Tuscaloosa perdiĝis krom la mono ĉiuj siaj paperoj. Tiel li nun ankaŭ ne plu havas ŝtatanecon. La belga polico kaptas la senpasportulon kaj ŝovas lin trans la nederlandan limon. Tie Gale migras al Roterdamo.

Kaptite de la nederlanda polico, li estas devigata reiri al Belgio. Sed nun belgaj limoficistoj denove kaptas lin, kaj li devas remigri al Roterdamo. De tie skota ŝipo kaŝe kunprenas lin al Bulonjo.

En la ekspresa trajno al Parizo la polico rivelas la senpasportulon kaj enfermas lin dek tagoj en prizonon, pro trompo de la fervojo.Post gaja tempo en la prizono li pasigas kelkajn tagojn en Parizo kaj kuraĝe iras al la usona konsulo por rericevi pasporton. Post la senrezulta interparolado Gale provas plian fojon veturi per eksprestrajno. Sed denove oni kaptas lin, kaj denove li devas eniri prizonon.

Post la eliro el tiu prizono li migras pli suden kaj laboras kelkan tempon en la suda Francio ĉe kamparano. Tie li devas streĉe labori, sed la salajro estas ridinda.

Jam sata pri tio Gale migras plu kaj hazarde eniras en la landlima regiono francan limfortikaĵon, en kiu ankoraŭ ne finiĝis la sieĝostato, kvankam la milito jam pasis. Laŭ militleĝo li estas pafmortigenda. Post diversaj eksterordinare bonaj antaŭekzekutaj manĝoj li tamen elvenas el la zono de mortdanĝero. En la maniero de la brava soldato Ŝvejk li sukcesas pruvi al ili sian sendanĝerecon.

Ĉar li ne volas reiri al Germanio - li ne emas kunpagi la kostojn de la milito - Gale asertas pri si, ke li estas germano kaj franca eskorto kondukas lin al la hispana limo. Ĉar li surpaŝas la hispanan teron kvazaŭ germano, la doganoficistoj ĝojkrie salutas kaj festas lin. Por honori la tre bonvenan gaston, oni tiel fervore festadas, ke li devas fuĝi pro tiom da amo. Pli deca adiaŭo ne eblis, ĉar ili tiam estus katenintaj lin.

En Hispanio videble regas idiliaj homaj interrilatoj. Neniu tie demandas pro lia pasporto, pri lia de kie kaj kien. La polico eĉ atentas, ke ne iu ŝtelu lin, se li nokte dormas ie sur la strato. Finfine li petas vendiston pro ilaro por povi fiŝkapti ĉe la kajomuro de Cadiz. Tie okazas io tre nekutima. Kiam Gale kaptas fiŝojn kaj lasas ilin denove fornaĝi, ĉar ili tro etas. Li ĝuste filozofumas kiel la taoisma ĉina filozofo Zhuang Zhi, kiam al li pro teruro preskaŭ falas la fiŝkaptilo el la mano. Ŝokis lin la stranga malnova ŝipo, kiu ĵus proksimiĝas.

La malnova "kesto", kiu kvazaŭ alrampas, estas Yorrikke, do Jorike : la Mortula Ŝipo. Pro la superstiĉo de la maristoj, ke oni neniam rifuzu dungiĝon, se ŝipo ofertas laboron al iu, li surgrimpas la ferdekon, dungiĝas kaj tiel eniras en la regnon de la mortuloj, de la forblovitoj, de la estingitoj. Tiel finiĝas la unua parto.

La dua komencas per la surskribo super la kajutoj de la ŝipanaro :


Surskribo super la

ŝipanaraj kajutoj

de la Mortula Ŝipo


Kiu eniras ĉi tien, ties nom’ kaj ekzisto estas estingitaj. La vento forblovis lin. De li eĉ spireto ne konserviĝis en la vasta vasta mondo. Li povas nek retroiri nek paŝi antaŭen, tie, kie li staras, anatemo lin tenas. Lin konas nek Dio nek infero. Li ne estas tago, li ne estas nokto. Li estas la nenio, la neniamo, la neniam plu. Li tro grandas por la senfineco kaj li tro etas por la sablograjno, kiu havas siajn celojn en la universo. Li estas la neniam estinta kaj la neniam pensita !

La mortula ŝipo Jorike havas ŝipanojn el la tuta mondo. Estas persekutatoj el la imperiismaj ŝtatoj, estas desperadoj, senŝtatanoj, homoj sen hejmlando, sen nomoj, sen paperoj. Por la mondo ili estas mortaj.

La vivo sur la Jorike memorigas la inferon. La maristo Gale, kiu ekde nun apartenas al la nigra bando, do, al la ĉekaldronaj maristoj, laboras kune kun la polo Stanislav Koslovski kiel subhejtisto.

La laborkondiĉoj estas nekredeble aĉaj. La ŝipanaro estas vestita per ĉifonoj. Elektra lumo ne ekzistas. Kusenoj, kovriloj kaj similaj luksaĵoj ne disponeblas, ĉar alie la kompanio ne povus elteni la konkurencon kun la aliaj kompanioj. Neniuj mebloj, neniu sapo, neniuj kuleroj, nenio ajn. La ŝipanaro loĝas kune en ridinde etaj kajutoj kaj la manĝo tiel mizeras,, ke ĝi ĝuste sufiĉas por malhelpi, ke la ŝipanaro mortu pro malsato.

La laboron en la kaldronejo ili plenumas en ardeca varmego. Gale kaj lia laborkamarado Koslovski faras duoblajn vaĉojn. Ĉar ili devas plenumi la taskojn de ses viroj, ili laboras kiel piramidosklavoj. Neniuj protektaj instalaĵoj, brulvundoj pro ardantaj karbopecoj, kiuj ne eviteblas en la malvasta kaldronejo. Ĉie sur tiu hororŝipo embuskas la morto. La vivo tiom aĉas, ke eĉ la diabloj en la infero ne povus elteni tion, sed homoj devas ĝin elteni, ĉar ili estas mortuloj.

Ĉiujn tiujn laborojn devas fari ŝipanaro, kiu konscias pri tio, ke la ŝipo estas mortkonsekrita, por ke la posedanto povu enkasigi grandan asekursumon. Savojakoj mankas, por ke ne iuj atestantoj fuŝigu la profiton. Estas jam nur demando pri tempo, kiam la ŝipo sinkos al la la fiŝoj. Sed ankoraŭ la tempo ne venis, ĉar la kapitano ankoraŭ devas vendi la kontrabandajn varojn, troviĝantajn sur la ŝipo. Ankaŭ kapitano devas enspezi aldonan monon, ĉar li ne povus vivi de sia salajro.

La kontrabandaj varoj venas interalie el la germana urbo Suhl, el la plej malnova ’ludilfabriko’, el la ŝvaba regiono venas marmelado, el Belgio kaseroloj kaj tiel plu. Kiam Gale kaj Koslovski pli precize kaj pli detale rigardas, ili eltrovas, ke oni ne povas ludi per la ludiloj, ke oni ne povas manĝi la marmeladon, ĉar temas pri armiloj kaj municioj por la marokanoj.

Sed antaŭ ol Jorike sinkas funden de la maro, anoj de alia ŝipo ŝanhajas, do ŝtelas, la sinjorojn Gale kaj Koslovski, kiam ili promenas laŭ la kajo de haveno. Okazas tiel, ke ili eniĝas en pugnobatalon. Oni draŝas ilin ĝis senkonscio.

Ili vekiĝas iam poste sur la maro, sur la Empress of Madagascar. Tiel komencas la tria parto. Ĝin enkondukas jena verseto :


Veturas strangaj ŝipoj sur maroj preter ni ; Fifamas neniu tiom, ke ne aliaj aĉus pli.


La tute nova Imperiestrino de Madagaskaro, kiu ankaŭ post plurfojaj renovigoj ne atingas la necesan rapidecon, kiel necesus por povi spiti la konkurantojn, estas miskonstruo, kaj tial tuj post sia naskiĝo kondamnita je morto, elsendita por almenaŭ enspezigi la asekurmonon. Do, denove mortula ŝipo por la du herooj de la romano.

Ili nun devas labori kiel hejtistoj. Fine nur ili transvivas la pereon de la ŝipo. Sur vando de la stirejo drivas la ŝiprompuloj sur la maro. Stanislav finfine freneziĝas, li pensas delire, ke li vidas Jorike. Li saltas maren por atingi ĝin - kaj dronas. Gale ne povas helpi Stanislavon, sed li mem transvivas.


JPEG - 68.4 kb


Enkonduko I

(de la tradukinto)


La Mortula Ŝipo kaj B. Traven


En la jaroj 1925 kaj 1926 la redakcioj de germanaj gazetoj kaj ĵurnaloj de tempo al tempo ricevis rakontojn kaj aliajn kurtajn tekstojn de iu B.Traven. Ĉiuj temis pri la lando Meksiko kaj ties enloĝantoj. Nur malmultajn oni eldonis, sed la plej multajn rifuzis pro netaŭgeco.

Poste tiu Traven - ankoraŭ tute nekonata - forsendis al diversaj gazetoj la manuskripton "La ponto en la ĝangalo". Ankaŭ tiu romanteksto ne trovis la aplaŭdon de la redakciuloj. Ili opiniis ĝin tro brutala por esti prezentinda al la legantaro. Nur en 1927 gazeto en Lepsiko aperigis ĝin felietone. En 1926 oni rifuzis la romanon "La trezoro de la Sierra Madre", kiu poste, interalie pro la samtitola filmo kun Humphrey Bogart, monde famiĝis. Mankus la intereso pri virinoj, iu riproĉis. Kelkajn monatojn antaŭ tiu rifuzo aperis la romano "La kotonplukistoj" en la gazeto "Vorwärts" (Antaŭen) en Berlino.

Jam post tri daŭrigoj Ernst Preczang petis de tiu gazeto la adreson de la aŭtoro. Preczang, kiu mem verkis romanojn, tiutempe laboris kiel redaktoro kaj editoro de la eldonejo "Büchergilde Gutenberg" (Librogildo Gutenberg) en Berlino, kiu estis entrepreno de la Germana Libropresista Sindikato. Preczang informis Travenon en letero pri la baza ideo, kiu formis la fundamenton de la Librogildo.

La Librogildo, fondita en la jaro 1924, estis librokooperativo, kiu celis vendi malkarajn, sed tamen bonkvalitajn librojn al laboristoj. Antaŭ la fino de la Respubliko de Weimar tiu librokooperativo havis 85000 membrojn. Kiam la faŝistoj transprenis la politikan potencon, oni persekutis la socialdemokratajn fondintojn kaj redaktorojn. Kelkaj forlasis Germanion. Kiel ekzilitoj ili provis daŭrigi la tradicion de la Gildo kaj eldonadis en Prago, Vieno kaj Zuriko. La unua libro, kiu aperis ekstere de Germanio, estis libro de B.Traven : "La marŝo en la regnon de l’ mahagono".

Klarigante la bazan ideon de la eldonejo al Traven, Preczang demandis tiun, ĉu li eble konsentus proponi sian sekvontan romanon al la Gildo. Traven skribis pri tio iam poste : "Per malmultaj vortoj en via letero vi sukcesis tiel entuziasmigi min por la ĵus naskita entrepreno, ke mi tuj sidiĝis kaj reverkis germane la manuskripton ’La Mortula Ŝipo’ kaj proponis ĝin al la Librogildo Gutenberg. Ĉu la libro vere iam estus eldonita en Germanio, ja ĉu ĝi efektive iam estus ekvidinta la lumon de la mondo en presita formo, ne tute certas."

La laborista eldonejo proponis ampleksan financan helpon al la nekonato, kaj tuj post unu monato, en oktobro de la jaro 1925, la manuskripto "La Mortula Ŝipo" alvenis. Post kvar tagoj - la 19-an de oktobro en tiu jaro - B. Traven en Meksiko ricevis la telegrafan respondon : " MORTULA ŜIPO AKCEPTITA PRECZANG."

En aprilo 1926 "La Mortula Ŝipo" aperis kiel la unua romano de B. Traven en libra formo. Ĝi eniris la oceanon de la literatura mondo kun blua kovrilo kaj surpresita ora ŝipeto. La veturo fariĝis eksterordinara sukceso en la tuta mondo. La unua eldono kun milcent ekzempleroj vendiĝis en kvar semajnoj. Tiam sekvis eldono post eldono, ne nur ĉe la Librogildo, sed ankaŭ ĉe aliaj germanaj eldonejoj. Tiutempe kaj poste la libro estis tradukita en pli ol dudek lingvojn.

Kiel Traven mem menciis, li reverkis germane la libron en dudek tagoj. Sed la antaŭhistorio de "La Mortula Ŝipo" estas longa ; necesis vivospertoj kaj vasta studado de tre diversaj temoj, por verki tian libron.

De 1907 ĝis 1915 Ret Marut - jen la antaŭa pseŭdonimo de Traven - estis aktoro kaj reĝisoro en diversaj teatroj de Germanio. Jam en tiu tempo li verkis multajn rakontojn kaj eĉ romanon. La fruaj rakontoj evidentigas lian fervoran studadon de la plej diversaj aŭtoroj, de filozofoj kaj de historiaj eventoj. Pro sia profesio li konatiĝis kun multaj urboj kaj regionoj de Germanio, kaj ofte li faris ekskursojn.

Mi supozas, ke fruaj instigoj por la "Mortula Ŝipo" troviĝas kaj en broŝuro de Hans Christian Andersen kaj en bildo de la pentristo Pieter Bruegel. Aludoj pri la du famuloj troviĝas en la verkoj de B. Traven.

En la priskribo "Vojaĝaj ombroj de ekskurso al Harco kaj Saksa Svisujo somere de 1831" Hans Christian Andersen rakontas pri ŝipvojaĝo sur la rivero Trave al Lübeck en Ŝlesvig-Holstinio en la nordo de Germanio. Andersen volis fari tute novan specon de vojaĝpriskribo. Ĝi jam entenis kelkajn motivojn de la Mortula Ŝipo. Li volis verki satiron, volis enplekti dogandomon ; fremdaj urboj kun fremdaj homoj sinsekvas unu post la alia. Li skribas pri la granda vojaĝo, kiun ĉiuj faras finfine, li skribas, ke eĉ la mortintoj en siaj tomboj kun la Tero flugas ĉirkaŭ la sunon. Li skribas pri la ŝtormoj de la vivo, enestas ampoemo laŭ la maniero de la enkonduka poemo de la Mortula Ŝipo. Grava afero estas, ke li karakterizas la riveron Trave granda rivero de la vivo "kie ni tiam ekploras, ĉar ni malesperas pri la stiristo, ĉar la celo de niaj deziroj, tiel kiel Lübeck, ludas kaŝludon kun ni". Li skribas, "ke tamen estas la ĝusta vojo, kiun ni iras, sed ni ne konas la veran vojon de la rivero, ĉar ni nur unufoje velas sur la Trave de la vivo." Andersen post la ŝipvojaĝo kompreneble vizitis la "Preĝejon de S-ta Maria" en Lübeck kaj rigardis tie la bildojn "pri la danco de l’ skeletulo." ( Vidu en la rimarkoj pri la ĉapitroj 19/6 kaj 45/1)

Sur la pentraĵo "Triumfo de l’ morto" de la fama nederlanda pentristo P. Brueghel (1525-1569) videblas jam minaca nigra mortula ŝipo. En ĝia fajrolumo montriĝas kelkaj nigraj krucoj, sed ne nur tio. Videblas rivereto, tiel serpentuma kiel la rivero Trave, aperas la mortula ĉaro kun du skeletuloj, unu el tiuj videble ludas la mortulan dancon, la alia mantenas la vivoluman lanternon, rekoneblas pendumiloj kaj multaj aliaj motivoj el la Mortula Ŝipo. Pri Brueghel estas interese, ke li havis kontaktojn kun la sekto de la anabaptistoj, ke li pentris kunvenon de tiuj radikalaj prakristanoj sur la bildo ’Prediko de Johano Baptisto’.

Irene Mermet, batalkunulino de Ret Marut el la tempo de "La brikofaristo" ( vidu pri tio en 11/1, 13/4 kaj 43/9 ), kiu sekvis Traven al Meksiko kaj, kiu ne sciis multon pri la vivo de Marut, supozis, ke li devenis el Lübeck. La usona Traven-esploristo Karl. S. Guthke efektive trovis en Ŝlesvig-Holstinio la du vilaĝnomojn Travental kaj Marutendorf. La pentristo Pieter Brueghel nomiĝis laŭ la vilaĝo Brueghel ĉe Breda.

En la eldono de "La brikofaristo" de la 21-a de decembro 1921 en la ’sep vizaĝoj de la tempo’ troviĝas desegnaĵo de la pentristo Franz Wilhelm Seiwert (1894-1933), kiu montras interalie vaporŝipon kun kruceca masto kaj trastrekita suno, kio supozigas, ke la ideo pri la Mortula Ŝipo efektive ekzistis jam en tiu tempo. Seiwert estis tiel bona amiko de Ret Marut, ke li nomis tiun : "parto de mia mi".

Pri la aŭtoro Marut/ Traven Karl S. Guthke skribis, ke verŝajne eĉ B. Traven mem ne precize sciis, kiu li estas. Kie kaj kiam, kiel filo de kiu, en kiu socia tavolo, en kiu konfesio estis naskita la aŭtoro de La Mortula Ŝipo" kaj de multaj aliaj libroj, scias neniu. Laŭ Guthke almenaŭ estas certe, ke tiu, kiu en Meksiko nomis sin B. Torsvan, Traven Torsvan ktp. kaj pli poste Hal Croves, identas kun la germanlingva aktoro, ĵurnalisto, verkisto kaj revoluciulo Ret Marut. La identecon de B. Traven kaj Ret Marut pruvis la esploristo Rolf Recknagel el Lepsiko en la libro "Kontribuoj pri la biografio de B. Traven" el la jaro 1966. En angla versio de La Mortula Ŝipo", ankaŭ kun rigardo al la esploristoj, Traven mokis : "Mi ne bezonas pasporton. Mi scias, kiu mi estas." B. Traven pasie defendis sian anonimecon. Estis parto de lia vivkoncepto, ke ne estu kiu ajn aŭtoritato. Sed eble tio havis ankaŭ aliajn kaŭzojn, ĉar jam la aktoro Ret Marut vivis kun pseŭdonimo. Kvankam tute ne eblas verki precizan biografion de la aŭtoro kaj eĉ lia naskiĝjaro pridubindas, estas sufiĉe da faktoj, kiuj helpas pli bone kompreni la aŭtoron.

Post la revoluciaj okazaĵoj en Munkeno la unuan de majo en la jaro 1919 Ret Marut devis forlasi la urbon, ĉar li estis serĉata ŝtatkrimulo. (Vidu ankaŭ pri 13/3 kaj 43/3 kaj 43/9 ) La verkisto Oskar Maria Graf (vidu ankaŭ pri 15/1) rimarkis, ke Marut, kiu kiel aktoro foje eĉ transprenis la rolon de baletdancisto, forlasis Munkenon en la vestaĵoj de virino. Kelkajn monatojn, eble eĉ jarojn, Marut ankoraŭ kaŝe restis en Germanio. Ĉu ankaŭ kiel kunbatalanto de la armita taĉmento de la anarkiema komunisto Max Hoelz ? Pliaj numeroj de lia gazeto "Der Ziegelbrenner" (La brikofaristo) estis eldonitaj, kvankam li - kiel persekutato- devis "fuĝi pro kuloj".

Sed iam poste li forlasis la landon. En la jaroj 1923 kaj 1924 li reaperis en Londono. (Vidu pri 3/1 kaj 40/1 ) Ret Marut frekventis tie en la havena regiono "East End" anarkikomunistajn rondojn, kiuj eldonis la gazeton : "Freedom" (libero). Estis la sama aĉa "East End", kiun jam la usona verkisto Jack London vizitis en 1902. Li skribis pri tio en sia libro "Homoj de l’ abismo". Estas verŝajne, ke Ret Marut tie konatiĝis kun la libro "Situacio de la laboranta klaso en Anglio" de Friedrich Engels, kiu pro multaj rilatoj al la Mortula Ŝipo meritas nian atenton. Baldaŭ leviĝis la suspekto de la Londona polico kontraŭ Marut pro liaj tieaj kontaktoj. Ĉar li ne registrigis sin ĉe policejo, li estis kondamnita al deportiĝo, sed antaŭe oni metis lin en prizonon. Post la ellaso el la prizono li fine dungiĝis kiel subhejtisto sur la norvega ŝipo "Hegre",sed - li ne kunveturis. La nomo sur la ŝipanara listo estis trastrekita. Tion la FBI ne sciis. Marut/Traven plian fojon fuĝis en la protektantan nenion de anonimulo..

La manskribita praversio de La Mortula Ŝipo" troviĝas en la postlasaĵo ĉe Rosa Elena Lujan, kiu estas la vidvino de Hal Croves/ B.T. Laŭ ŝi la manuskripto ekestis en la londona prizona tempo inter 1923 kaj 1924. La germana eldono el la jaro 1926 baziĝas sur tiu teksto. Ĝi estas angle skribita kaj plena de germanismoj. La dufragmenta manuskripto konsistas el kvardek paĝoj. La usona esploristo Karl S. Guthke aperigis ĝin en sia tre detalriĉa libro "B. Traven : Biografio de enigmo".

Erich Mühsam ( vidu pri 10/1kaj 13/3 kaj 15/1 kaj 43/3 kaj 43/9) post la apero de la unua eldono de la "Mortula Ŝipo" tuj supozis, ke ĝi estas verko de Marut. Sed B. Traven tion energie kontestis preskaŭ dum sia tuta vivo. Nur horojn antaŭ sia morto en la jaro 1969 - se Croves vere estis Traven - li konfesis al sia edzino Rosa Elena Lujan, ke li efektive estas ankaŭ Ret Marut.

Mi tradukis la unuan eldonon de la Librogildo Gutenberg. Mi havis la ambicion redoni la spiriton kaj la precizan enhavon de tiu unua eldono, ĉar preskaŭ ĉiuj tradukoj tiel aŭ alie deflankiĝis de tiu germana teksto. Tio ofte okazis kun la konsento de la aŭtoro mem, kiu pretendis esti usonano. Li lasis forstreki tekstajn rilatojn al Germanio kaj enmetis ampleksajn novajn partojn. Ankaŭ pliaj germanaj eldonoj ofte diferencas disde la unua, ĉar B.Traven ankaŭ en tiu rilato ŝatis konfuzi. Se mi ne sciis kiel traduki tion aŭ jenon, mi uzis por komparoj la anglan tekston, unue eldonitan ĉe Jonathan Cape en Britio. Tiun tekston oni eldonis nur post ampleksa prilaboro pere de Bernard Smith, kiu estis editoro ĉe la filio de la usona eldonejo Alfred A. Knopf en Londono. Traven post komenca hezito konsentis la necesan prilaboron, kiu kondukis al lingvaj ŝanĝoj en kvarono de la teksto, ĉar la proponita angla versio de Traven entute tro germanecis. Fine li estis tre kontenta pri la bonega laboro de Smith.

Miaj rimarkoj pri la libro estas prenitaj el la verkoj de la plej fidindaj Traven-esploristoj kaj parte el libroj pri la historio de la marveturado. Ĉar mi mem esploris pri la aŭtoro kaj la libro, mi povis aldoni kelkajn interesajn konsiderindajn novaĵojn, kiuj ĝis nun ne estas publikigitaj, plej grava estas tiu pri la rilato de la Mortula Ŝipo al la libro de F. Engels, "Situacio de la laboranta klaso en Anglio".

Fremdlingvajn tekstopartojn mi tradukis en la rimarkoj, sed diversajn Esperantajn vortojn, kiuj gravas por la plena kompreno de la libroteksto, mi enmetis en la Glosaron kaj en la Malgrandan Maristan Terminaron.

(Cezar)


Mondfama Mortula Ŝipo, tradukita en multajn lingvojn


Enkonduko II

(de la aŭtoro B.Traven)


"Mia romano- La Mortula Ŝipo"


el la gazeto "Die Büchergilde", Berlin, kajero 3/ 1926


Mia deziro estis verki bonan kaj amuzan rakonton. Mi pensas, ke la rakonto pro tio bonas kaj amuzas, ĉar mi ne plukis ĝin el la kunkudroj de miaj pantalonoj, ĉar mi ne elpensis ĝin.

Se oni verkas veran rakonton, oni ne longe cerbumas pri la artformo. Oni simple rakontas, kaj oni tiel rakontas, kiel oni vidis kaj sentis ĝin. Alia homo tute alie verkus la saman rakonton. Okazaĵojn, kiujn mi devis emfazi kaj substreki, li apenaŭ perceptus, li eble eĉ tute ellasus ilin, sed li redonus interparoladojn, kiujn mi ne atentis, ĉar mi opiniis ilin negravaj.

En ĉi tiu lasta frazo jam ĉio enestas, kion mi povas diri pri mi mem. Tiu, kiu celas la postenon de noktogardisto aŭ de lanternisto, devas skribi biografieton, kaj li devas prezenti ĝin ene de certa tempo. De laboristo, kiu kreas spiritajn valorojn, oni neniam postulu biografion. Tio malĝentilas. Oni tentas lin mensogi. Precipe tiukaze, se li supozas pro iuj kaŭzoj, ke lia vera biografio seniluziigus la homojn. Tiurilate mi kompreneble ne celas min mem. Mia biografio ne seniluziigus. Sed mia vivo estas mia privata afero, kiun mi volas reteni por mi. Ne pro egoismo. Sed tiom pli pro la jena deziro : esti en mia propra afero mia propra juĝisto.

Mi nun tute klare parolos. La biografio de homo, kiu kreas, estas absolute negrava. Se homo ne rekoneblas en siaj verkoj, jen aŭ tiu homo aŭ liaj verkoj valoras nenion. Tial la homo, kiu kreas, devus havi neniun alian biografion ol siajn verkojn. En siaj verkoj li ekspozicias sian personecon kaj sian vivon antaŭ la kritiko.

La Mortula Ŝipo estas ŝipo, kiu havas mortulan, fantoman ŝipanaron.Tiuj ĉi mortuloj spiras kaj laboras, sed tamen mortas. Ili mortas kiel povas morti nur homo, kiu ne havas plu rilaton al la vivantoj, al la vivanta mondo.

Sur tiu ĉi flanko de la Atlantika Oceano, kie mi vivas, oni ja eĉ nun plu asertas, ke oni entreprenis la grandan militon pro la libero, demokratio kaj sendependeco de la popoloj. Tiel, kiel post la eŭropa Liberiga milito de 1813 ĝis 1815, ankaŭ post tiu granda liberiga milito la libero de la individuaj homoj fariĝis predo de la diablo. Tio evidente estas parto de liberigaj, religiaj kaj revoluciaj militoj.

Antaŭ tiu granda milito sufiĉis vaka leterkoverto kun surskribita adreso kaj stampita poŝtmarko, por povi veturi de Berlino al Filadelfio, de Hamburgo al Borneo, de Bruselo al Nov-Zelando. De kiam la granda milito estis gajnita, ĉiuj landoj starigis ĉinajn murojn, kies pordegojn oni ne rajtas trapasi sen pasportoj, sen vizo, sen naskiĝatesto, sen polica konduta atesto, sen eksedziĝa papero, sen geedza licenco. Sed kiam oni starigis tiujn murojn, kiam la burokratoj de ĉiuj landoj fariĝis gravaj personoj, al kiuj oni cedis preskaŭ pli da potenco ol havis la eksigitaj reĝoj, jen kelkaj miloj da homoj restis ekstere, ekstere de la muroj. Ili ne povis trapasi la pordegojn, ĉar la papero fariĝis pli grava ol la homo, ĉar la atesto pri naskiĝo ricevis pli altan valoron ol la fakto, ke homo vivas.

En mondo, en kiu la burokratoj kun siaj registaroj kaj registraj formularoj decidas kiel la aferoj marŝas, homo, kiu ne kapablas registrigi sin, ne havas vivorajton. Estus facile mortbati ĉiujn ĉi homojn, por ke la "ŝtata servo" povu procedi trankvile kaj laŭregulare. Sed la naskiĝa kvoto pli kaj pli malkreskas, kaj plie la milito glutis milionojn da homoj, kaj tial oni ne povas dronigi en la Pacifiko tiujn ĉagreninfanojn de la burokratismo.

Kiom ni devas danki al la kapitalismo, ke ĝi zorgas pri tiu homrubaĵo ! Ĝi faras tion ne pro kompato. Ĝi lernis de la nafto kaj de la ŝtonkarbo, ke la subproduktoj povas ebligi pli grandan profiton ol la esencaj produktoj.

Al tiuj ruboproduktoj, al tiuj mortuloj, al tiuj fantomoj oni lasas la kredon, ke ili tute libervole eniras la arenon, por batali kiel la modernaj gladiatoroj. Por ke ili ne sentu, kiel multe ili estas la kompatindaj, nelibervolaj viktimoj de abomeninda sistemo. Ke ili konvinkiĝas esti "liberaj" laboristoj, tion mi rigardas la majstroverko de la moderna kapitalismo, kiu verdiktas militon kaj pacon, senarmigajn planojn kaj popolajn aliancojn, revoluciojn kaj kontraŭrevoluciojn, intercivitanajn militojn en Ĉinio kaj organizitan amasorabmurdon en Maroko kaj Sirio kontraŭ la homaron, ne kaprice kaj arbitre, sed pro la nura kaj pura profito.

En Germanio oni ja ne pensu, ke la usonaj laboristoj pli liberas ol la germanaj. Tion oni nur imagas. Pro la iom pli bona vivnivelo, en kiu ili vivas - en kiu ili supozas vivi - ili estas pli sklavigitaj ol la germanaj laboristoj.

Povas ŝajni troigite, ke en la romano aperas du okazaĵoj, kiuj ŝajne preskaŭ samas. Mi celas la okazaĵojn ĉe la usonaj konsuloj. Sed mi intencas montri per tio, ke la usonaj oficistoj en sia lando kaj ekster sia lando provas eĉ superi la modelajn imperiestrajn germanojn aŭ reĝajn rusajn oficistojn pri sencerba burokrateco. La konsulo en Nederlando estas la sama burokrato kiel la konsulo en Francio, kiel la konsulo en Italio, kiel preskaŭ ĉiu oficisto. Kaj la germana konsulo en Anglio parolas la saman lingvon kiel la pola konsulo en Hamburgo. La oficistoj kaj la burokratoj estas internacia kaj sekreta frataro, kiu starigis al si la taskon amarigi la vivon de la homoj. Iliaj demandoj, gestoj, konceptoj, konsiloj kaj minacoj ĉiuj sekvas la samaman kodon.

Facile mi estus povinta ellasi iun konsulon. Sed tiukaze estiĝus la impreso, ke la nemenciita konsulo estas escepto. Inter tiuj oficistoj, al kiu ajn nacio ili apartenas, ne ekzistas escepto, ĉar ili sentas sin pedante ligitaj al instrukcioj kaj reprezentas sian ŝtaton laŭlitere. Tiel la humaneco ĉie devas perdi. Tion mi volis emfazi.

Oni atentigis min pri tio, ke la fino alvenas tro senpere, ke la meznivelan leganton turmentos la demando, kio okazos al la rakontinto, kiu en katenoj drivas plu sur la akvo.

Estas malfacile por mi, kontentige respondi tion. Se mi estus verkinta la romanon kun la intenco antaŭmeti ĝin al la kutima legantaro, la verko jam en la unua ĉapitro havus alian formon. Sed mi ne rigardas la membrojn de la Büchergilde (Librogildo) meznivelaj legantoj, sed tiaj, kiuj post la legado de libro ankoraŭ havas sufiĉe da spirita elasteco, por povi mem mediti, kaj kiuj do ankoraŭ posedas sufiĉe da fantazio por povi mem elpensi "finon lastfinan" - kondiĉe, ke ili deziras tian finon. Mi ne pensas, ke tiuj romanoj plej bone estas, kiuj postlasas tute lacigita la leginton, kiuj ne lasas por pripensado ion.

Aldone mi devas konfesi, ke mi tute serioze ne povas klarigi, kial mi elektis ĝuste tiun kaj ne alian finon. Laŭ mia sento alia fino ne estis allasebla. Se mi ŝanĝintus la finon, mi estus perfidinta mian senton. Mi pensas, ke tiu, kiu povus verki alian finon, neniam estis soleca ŝippereulo, kies lastan kamaradon la ondoj ĵus forlavis. Sed eĉ, se mi lasus paroli ne mian senton, sed mian klaran sobran menson, eĉ tiukaze mi ne povus ŝanĝi la finon. Mi povus eble forpreni nur la noton, kiu povas veki religian sentimentalan subsonon. Sed tiu religia sentimentaleco aŭtentikas. Oni edukis la virojn en tia religia sentimentaleco. Kaj se eĉ ĉia sentimentaleco en la jaroj de laboro malaperis, en tiu lasta momento ĝi ekflamas denove. Ĝi tamen ne sufiĉe fortas por tiel plenigi la lastajn sekundojn, kiel pia kredanto volonte vidus tion. Sed la ekflamanta religia sentimentaleco miksiĝas kun la sopiro pri "fidinda" ŝipo, pri bona afabla kapitano, pri pureco kaj trankvilo, kiujn la maristo deziras plej profunde en sia animo, se li troviĝas sur "de Dio malbenita ratokesto".

La romano "La Mortula Ŝipo" kun tiu fino vere finiĝas. La Mortula Ŝipo kun sia brutaleco kaj krudeco estas estingita. La transvivintoj eniris staton, en kiu ili ne plu pensas pri la brutaleco de la Mortula ŝipo, sed nur pri la aĉa kafo, pri la mizera manĝo, kion oni donis al la laboristoj sur la Mortula Ŝipo. Sed en sia nuna situacio ili rigardas la aĉan manĝaĵon, kiun eĉ la ratoj ne tuŝus, la plej belega, kvazaŭ dia manĝaĵo. Tia ŝanĝo de la opinio estas pensebla nur, se oni jam venkis la morton. La Mortula Ŝipo aperas ankoraŭfoje kun sia tuta brilo kiel vizio de februlo kaj soifa mortanto. Kio nun okazos al la rakontinto, ĉu li pereos aŭ iel transvivos, tio tute ne plu havas rilaton al la Mortula Ŝipo. (Tiu, kiu rakontas, certe ankaŭ vivas.) La linio, kiu sekvus, estus la komenco de nova romano.


Aldonoj


La Mortula Ŝipo



 Devizoj de Marut/B.Traven


 Romanresumo de Cezar


 Enkonduko I de Cezar


 Enkonduko II de B.Traven

 

 Rimarkoj pri la ĉapitroj de Cezar


 Glosaro de Cezar (nur malofte uzataj vortoj)


 Terminaro Malgranda Marista Terminaro de Cezar


Citaĵoj el la libro


Bestaĉo I

Bestaĉo I

Bezono de pasporto

Cezaro Aŭgusto Kapitalismo

Deziro pri pli bona vivo

Dungado de laboristo

Galersklavo

Glorkanto pri la herooj de la laboro

Ĝentileco kaj laboristo

Imita instinkto

Kie mi estas hejme ?

Kiu ne pagas la salajron al la laboristo

Kredo

Kvereli estas disipi fortojn

La batalo kontraŭ burokratoj

Laboristo, kiu havas laboron

La epoko de la ŝtato

Laboristoj

Leĝoj I - IV

Libera elekto de la lando

Liberigaj militoj estas suspektaj

Libero I - III

Moralo

Moralo de homoj kaj de la ŝtato

Morto

Pasportoj kaj laboristaj organizoj

Perspektivo de la homaro

Peti laboron

Plej malnova religio

Polico kaj Eŭropo

Polico kaj homoj

Polico kaj paco

Policaj traserĉoj

Ŝipo en haveno

Ŝtato kaj universo

Ŝtatoficistoj

Tago kaj nokto

Suboficiroj

Tiranoj

Unua ŝtupo al estimata civitano

Valoro de mono


Bestaĉo I

Kial homoj estu bestaĉoj ? Preskaŭ mi supozas, ke la ŝtato estas la bestaĉo. La ŝtato, kiu forprenas la filojn de la patrinoj, por ĵeti ilin antaŭ la idolojn.

Bestaĉo II La bestaĉo ne bezonas homojn ; tiuj kaŭzas tro multe da laboro. Figuroj el papermaĉaĵo pli bone lasas sin starigi en vicoj kaj meti en uniformojn, por ke la servistoj de la bestaĉo povu vivi pli oportune. Yesser, Jes, sinjoro.

Bezono de pasporto

Mi ne bezonas pasporton. Mi scias, kiu mi estas.

el angla versio de "La Mortula ŝipo"

Cezaro Aŭgusto Kapitalismo

Hola-hej ! Ave Caesar, Morituri te salutant ! La modernaj gladiatoroj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Kapitalismo, morituri te salutant ! La mortontoj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Imperiestro, ni pretas morti por vi, por la sankta kaj glorriĉa asekurkompanio.

Deziro pri pli bona vivo Sed tiel ja ĉiam estas : Se oni fartas tro bone kaj tro feliĉe, tiam oni celas eĉ pli bonan vivon, eĉ se tiu deziro pri pli bona vivo kaŝiĝus nur en tio, ke oni sopiras ŝanĝon de la pejzaĝo kaj flegas kaj nutras la kvietan eternan esperon, ke ĉiu ŝanĝo devas konduki al io pli bona.

Dungado de laboristo

Kaj tamen, ĉu la ŝipestro sola povas veturigi sian ladokeston, sen la laboristo ? Ĉu la inĝeniero sola povas konstrui siajn lokomotivojn sen la laboristo ? Sed la laboristo devas peti kun ĉapelo enmane pro laboro, devas stari kiel hundo batota, devas ridi pri la kretena ŝerco de la labordonanto, kvankam li tute ne emas ridi, nur por teni en bona humoro la ŝipestron aŭ la inĝenieron aŭ la mastron aŭ la skipestron de laboristoj aŭ kiun ajn, kiu havas la kompetenton diri la aŭtoritatajn vortojn : ’Ni dungas vin !’

Galersklavo

Ankaŭ la galersklavoj havas sian fieron kaj sian honorsenton, ili fieras esti bonaj galersklavoj, ili fieras "nun foje montri", kion ili kapablas. Se la okuloj de la skurĝisto, kiu laŭiras kun skurĝo la vicojn, kun plaĉo fiksiĝas al unu el ili, tiu estas tiel feliĉa, kvazaŭ la imperiestro mem fiksus ordenon sur lian bruston.

Glorkanto pri la herooj de la laboro

La gloran kanton pri la herooj, kiuj faris la laboron, oni kantis neniam.

Ĝentileco kaj laboristo

Oni ne parolu al la laboristo pri bona konduto, ĝentileco kaj bonaj moroj, se oni samtempe ne volas doni al li la kondiĉojn, por ke li povu resti bone konduta kaj ĝentila. Koto kaj ŝvito transkolorigas, eĉ pli internen ol eksteren.

Honora sento de proleto

Neniu havas tian delikatan kaj ridindan senton de honoro kiel la plej kota proleto. Kaj se la kotaj proletoj iutage havos la senton de honoro tie, kie ĝi devus troviĝi, tiam ili estos la ridantoj. Nuntempe ili havas la senton de honoro tie, kie la aliaj ŝatas vidi ĝin, ĉar tiukaze ili tiel bone povas ludi per ĝi, je sia propra avantaĝo. Por kio vi bezonas honoron, proleto ? Salajron vi bezonas, bonan salajron, kaj tiam la honoro aldoniĝos per si mem. Kaj se vi havos ankaŭ la fabrikon, vi povos translasi por ĉiam la honoron al la aliaj ; tiam vi ekscios, kiom malmulte la honoro interesas ilin...

Imita instinkto

Estas kompreneble, ke mi povas labori ĉi tie. Ĉi tie ja ankaŭ aliaj laboras. Tion mi vidas per miaj propraj okuloj. Tion, kion alia povas fari, ankaŭ mi povas fari. La imita instinkto de la homoj estigas heroojn, kaj ĝi estigas sklavojn. Se tiu alia ne mortas pro la skurĝbatoj, certe ankaŭ mi transvivos ilin.

La homoj havas nur unu ŝablonon, laŭ kiu ili faras ĉion ; tio tiel glate iras, ke ili tute ne devas streĉi sian cerbon por elpensi alian recepton. Neniujn vojojn oni pli ŝatas ol ofte iritajn. Tiel oni sentas sin agrable sekura. La imita instinkto kulpas je tio, ke la homaro dum la lastaj sesmil jaroj ne progresis, sed malgraŭ radio kaj aerflugoj vivas en la sama barbareco kiel komence de la eŭropa periodo. Kie mi estas hejme ?

Tie, kie mi troviĝas kaj kie neniu min ĝenas. Tie, kie neniu volas scii, kiu mi estas kaj kion mi faras. Kie neniu volas scii, de kie mi venis, tie estas mia hejmo, tie estas mia patrujo.

Kiu ne pagas la salajron al la laboristo

Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo.Sed oni devas nur antaŭe interkonsenti kun la laboristo la salajron, kiu bezonas la laboron pli ol kion ajn, kaj ĝi estas jam lia salajro. Lia salajro, kaj oni ne plu estas sangohundo.

Kredo

La kredo movas montojn, sed la malkredo disrompas ĉiujn sklavĉenojn.

Kvereli estas disipi fortojn

Kvereli estas disipi fortojn. Nur azenoj kverelas. Diru vian opinion, se vi vere havas iun, kio ja sufiĉe malofte okazas, kaj poste fermu vian babiltruon kaj lasu paroli la alian ĝis liaj makzeloj saltas el la kardinoj.

La batalo kontraŭ burokratoj

Kontraŭ ŝtormoj kaj ondoj mi povis batali, per farbo kaj per firmaj pugnoj ; kontraŭ paragrafoj, krajonoj kaj paperoj ne.

Laboristo, kiu havas laboron

La laboristo, kiu havas bonan laboron aŭ almenaŭ supozas havi bonan postenon, sentas sin foje tre supereca al laboristo, kiu ne havas laboron.

La epoko de la ŝtato

La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties lakeoj kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de la ŝtato kaj de ties lakeoj.

Laboristoj

La plej granda diablo por la laboristo estas la laboristo.

Leĝoj

Leĝoj ĉiam febligas, ĉar apartenas al la homa naturo, transpaŝi leĝojn, kiujn faris aliaj.

Leĝoj II Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus vivi ? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Bestaĉo en la bestaĉo : Mi gardas mian klanon ; tiu, kiu ne apartenas al mia klano, povas perei, se tiu pereas, tiom pli bone, jen unu rivalo malpli. Jes, sinjoro.

Leĝoj III

Tiuj homoj ĉiam pravas. Tio estas tre facila por ili. Unue ili faras la leĝojn, kaj poste oni starigas ilin, por enblovi vivon en la leĝojn.

Leĝoj IV

Se ne estus leĝoj, ankaŭ ne estus miliarduloj. Vortojn oni povas knedi, tial oni skribas leĝojn en la formo de vortoj.

Libera elekto de la lando

Libera elekto de la lando, en kiu oni volas vivi, jes ja, sed nur kun la konsento de la noktogardistoj.

Liberigaj militoj estas suspektaj

Sed militoj, entreprenataj por la libero, por la sendependeco kaj por la demokratio, ĉiam estas suspektindaj. Suspektindaj ekde tiu tago, kiam la prusoj kondukis siajn Liberigajn Militojn kontraŭ Napoleono. Se oni venkas en Liberigaj militoj, tiam la homoj post la milito perdas ĉiun liberon, ĉar la milito gajnis la liberon. Jes, sinjoro.

Libero I Levu la liberon al simbolo de religio, kaj facile pro ĝi eksplodos la plej sangaj religiaj militoj. Vera libero estas relativa.

Libero II

Estas tiel neimageble ridinde, ke ĉiuj landoj, kiuj asertas pri si, esti la plej liberaj landoj, donas en la realo al siaj loĝantoj la plej limigitan liberon kaj tenas ilin dum la tuta vivo sub kuratoreco. Suspektinda estas ĉiu lando, en kiu oni tiom parolas pri la libero, kiu laŭdire troveblas interne de ĝiaj limoj. Kaj se mi vidas dum la enveturo en havenon de granda lando gigantan statuon de la Libereco, neniu devas rakonti al mi, kio okazas post la statuo. Kie oni tiel laŭte devas krii : Ni estas popolo de liberaj homoj !, tie oni volas nur kaŝi la fakton, ke la libero estas entombigita, aŭ ke oni tiom prironĝis ĝin per centmiloj da leĝoj, ordonoj, dekretoj, instrukcioj, regularoj kaj policaj bastonoj, ke restis nur la kriado, la laŭta fanfara bruego kaj la diinoj de libereco.

Libero III

Libereco jes ja, sed konfirma stampo necesas.

Moralo Moralon ili ja nur tial instruas al ni, por ke tiuj, kiuj havas ĉion, plu posedu tion kaj eĉ ricevu ĉion ceteran aldone. La moralo estas la butero por tiuj, al kiuj mankas la pano.

Moralo de homoj kaj de la ŝtato

Nur la homo, la simpla homo, devas respekti la leĝon, la ŝtato ne devas fari tion. Ĝi estas ĉiopotenca. La homo devas havi moralon, la ŝtato ne konas moralon. Ĝi murdas, se ĝi trovas konvena tion, ĝi ŝtelas, se ĝi trovas konvena tion ; ĝi rabas la infanojn de la patrinoj, se ĝi trovas konvena tion ; ĝi disrompas geedzecajn vivojn. Ĝi agas laŭ sia plaĉo. Por ĝi ne ekzistas tiu Dio en la ĉielo, kiun ĝi devigas la homojn kredi helpe de korpaj kaj vivaj punoj. Por ĝi ne ekzistas ordonoj de Dio, kiujn ĝi lasas draŝi helpe de bastono en la kapojn de la infanoj. Ĝi faras mem siajn leĝojn, ĉar ĝi estas la Ĉiopotenco, la Ĉioscianta kaj la Ĉieestanta

Morto

Iru al la kajuto, Stanislav. Ĉu vi povas legi la skribon super la pordo ?"

Kaj Stanislav diris : Jes, kapitano-

Kiu eniras ĉi tien,

liberas de ĉiuj turmentoj !"

Pasportoj kaj laboristaj organizoj

Kontraŭ kiuj la pasportoj kaj enirvizoj estas direktataj ? Kontraŭ la laboristoj. Kontraŭ kiuj celas la limigado de enmigroj en Usonon kaj en aliajn landojn ? Kontraŭ la laboristoj. Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus vivi ? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Bestaĉo en la bestaĉo : Mi gardas mian klanon ; tiu, kiu ne apartenas al mia klano, povas perei, se tiu pereas, tiom pli bone, jen unu rivalo malpli. Jes, sinjoro.

Perspektivo de la homaro

La plej bona religio iutage estos pagana superstiĉo, kaj neniu religio tiurilate estas escepto. Nur tio, kion oni faris alie ol antaŭe, nur tio, kion oni kontraŭ la protesto de la patroj kaj sanktuloj kaj respondeculoj alie pensis, havigis novajn perspektivojn al la homaro kaj donis al ĝi la kredon, ke tamen en iu fora tago eblos observi progreson. Tiu fora tago estos en vidproksimo, se la homoj ne plu kredos je institucioj, nek je aŭtoritatoj...

Peti laboron

Kial mi postkuru la laboron ? Jen oni staras antaŭ tiu, kiu havas laboron por disdoni kaj estas traktata kiel altrudiĝema petanto de almozoj.. "Mi nun ne havas tempon, revenu pli malfrue." Sed se foje la laboristo diras : ’Mi nun ne havas tempon aŭ mi ne emas labori por vi’, tiukaze estas revolucio, striko, skuado je la fundamentoj de la komuna prospero, kaj la polico venas, kaj tutaj miliciaj regimentoj almarŝas kaj starigas la mitralojn. Jen la vero : estas kelkfoje malpli hontige peti pri pano ol peti laboron.

Plej malnova religio Neniu religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn kaj la plej belajn preĝejojn. Jes, sinjoro.

Polico kaj Eŭropo

Ne mirige, ke Eŭropo ruiniĝas. La homoj ja tute ne havas tempon por labori, sep okonojn el sia vivo ili devas disipi en policejoj aŭ kun policistoj. Tial la homoj ĉiam estas tiel incititaj kaj tiel volonte militas, ĉar ili seninterrompe devas kvereli kun la polico kaj la polico kverelas kun ili.

Polico kaj homoj

Tuj se la homoj ne apartenas al la polico, kaj tuj se ili ne volas esti alkalkulitaj al la polico, ili komencas esti tre simpatiaj estaĵoj, kiuj tute normale povas pensi kaj senti.

Polico kaj paco

La polico zorgu por paco, sed neniu pli perturbas la pacon, neniu pli molestas la homojn, neniu pli da homoj pelas en la frenezon ol la polico.Tute certe, neniu kaŭzis pli da malfeliĉo en la mondo ol la polico, ĉar ja ankaŭ la soldatoj estas nuraj policistoj.

Policaj traserĉoj

...kie la polico traserĉis poŝojn, eĉ la plej lerta poŝoŝtelisto ne plu trovus kupreron.

Ŝipo en haveno

Ŝipo en haveno ne estas ŝipo, sed kesto, kiun oni pakas, en kiun aŭ el kiu oni pakas ion.

Ŝtato kaj universo

En la epoko de la ŝtato eĉ tute aliaj aferoj eblas, kaj el la universo povas esti forviŝitaj eĉ tute aliaj aferoj ol kelkaj homoj. La plej intimaj, la plej praaj leĝoj de la naturo povas esti forviŝitaj kaj kontestataj, se la ŝtato volas ampleksigi kaj profundigi sian internan potencon koste de la ununuro, de la unuopo, kio estas la fundamento de la universo. La universo estas ja konstruita el individuoj, ne el gregoj. Ĝi ekzistas pere de la reciproka kontraŭa efikado de individuoj. Kaj ĝi kolapsas, se la libera moviĝado de la unuopaj individuoj estas limigata. La individuoj estas la atomoj de la homa specio.

Ŝtatoficistoj

Ĉie oni rakontis al la kompatinda Stanislav politikajn opiniojn anstataŭ efektive helpi. Se iu oficisto ne volas helpi al iu, jen li diras, ke li tre dezirus helpi, sed ke li havas nek la povon nek la kompetentojn.

Sed, se oni parolas laŭte al oficisto aŭ mediteme rigardas lin, oni devas iri en prizonon pro ofendo al ŝtata ofiicisto kaj pro rezisto kontraŭ la ŝtata regpovo. En tiu kazo li estas subite mem la ŝtato, provizita per ĉiuj kompetentoj kaj ĉiuj povoj. Lia frato diras la verdikton, kaj lia alia frato metas vin en la ĉelon aŭ batas vin per la bastono sur la kranion. Kiun valoron havas la ŝtato, se ĝi ne povas helpi al vi, se vi bezonas ĝin ?

Tago kaj nokto

Neniu nokto estas tiel longa, ke ĝi ne pasas finfine kaj devas cedi al la tago.

Suboficiroj

Suboficiroj, kiuj venas de supre ne uzeblas ; ili devas veni de sube, ankoraŭ hieraŭ batitaj, tiuj bone uzeblas, tiuj plej bone povas tradraŝi iun.

Tiranoj Pli frue la princoj estis la tiranoj, nun la ŝtato estas la tirano. La fino de tiranoj ĉiam estas detroniĝo kaj revolucio, tute egale, kiu estas la tirano. La libero de la homo estas tro praorigine ligita kun ties tuta ekzistado kaj volado, ol ke la homo longe povus elteni iun tiranecon, eĉ se la tiraneco aperus en la velure mola mensogomantelo de la kundecida rajto.

Unua ŝtupo al estimata civitano

Ekzistas ja tuta vico da landoj, kie senhejmeco kaj senrimedeco estas krimo ; tio estas hazarde la samaj, en kiuj energia rabo, se ili nur ne kaptas vin, ne estas krimo, sed la unua paŝo al estimata civitano

Valoro de mono

Antaŭ ol mi povis ekaprezi la valoron de la mono, ĝi jam estis foruzita. Nur la homoj, kiuj havas sufiĉe da mono, scias la valoron de mono, ĉar ili disponas pri la tempo por povi taksi la valoron. Kiel oni lernu scii la valoron de aĵo, se aliaj ĉiufoje tuj denove forprenas ĝin ? Sed oni predikas, ke nur tiu, kiu havas nenion, scias, kion cendo valoras. Pro tio la klasaj kontraŭdiroj.

Vortojn oni povas knedi

Vortojn oni povas knedi, tial oni skribas leĝojn en la formo de vortoj. La malsatulon minacas la mortopuno, se tiu knedas ilin ; se estas mildigaj cirkonstancoj, oni antaŭvidas la prizonon, por povi praktiki indulgon kaj por pruvi la humanecon de la leĝoj.


PS : MI ne bezonas pasporton, mi scias, kiu mi estas. (B.Traven)
Sama rubriko :


puce Ĉe la koro de la tero

puce B.Traven : La Mortula Ŝipo

puce B.Traven : "La ĉaro"




Supren