Arbaro de Fontanbelo : ni migru naturamike
Duontagaj ekskursoj
La Arbomuzeo de la Valo de Lupoj
Tuttagaj ekskursoj
Urĝe enskribiĝu al perbusaj ekskursoj !

Ĉirkaŭ Parizo nediskuteble plej taŭgas kiel migradtereno la arbaro de Fontanbelo, kun ĝiaj diversaspektaj rokoj, erikejoj kaj sovaĝaj valetoj arbozaj.
Post trajna atingo de la stacidomo Fontainebleau-Avon, ni sekvos piedmigradan ĉirkaŭiron 18- ĝis 20-kilometran, per padoj, ankaŭ foje senpadaj deklivoj.
Kaze de malagrabla vetero la ekskurso ja okazos, sed estos malplilongigita ; ekzemple se tro varmos, ni piediros nur matene.
Por tia migrado, kompreneble konsilindas eta tornistro, pluvŝirmaj vesto(j) au ilo(j), taŭgaj ŝuoj. Trinkboteleton kaj piknikon ni ricevos, kaj ĝia kosto estas inkluzivita en la ekskursa tarifo.
La arbaro de Fontanbelo ankaŭ estas grava loko en la kulturo de parizregionaj SAT-anoj. Lanti ŝatis tie promeni, kelkaj SAT-anoj tie kunvenis kaj kaŝe kantis la Internacion dum la Dua Mondmilito, kaj almenaŭ du SAT-anoj, Bubo (François Paquier) en 1937 kaj Johan-Luko Berĝono en 1994, tie pendumis sin. Pri Berĝono vi povas legi poemon aludantan la eventon ĉi-tie.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.