|
serĉado :
|
La junuloj de la Eŭropa Kunordigaĵo de La Kamparana Vojo estas organizantaj Eŭropan Kampadejon por kunvenigi homojn dezirantajn instaliĝi en agrikulturo, junajn kamparanojn, senterulojn kaj / aŭ volantajn reakiri nutraĵan memstarecon.
La kreskanta tutmonda krizo pezanta sur agrikulturon, klimaton, energion, vivdiversecon kaj sociojn havas grandan efikon ĉe vivo de miliardoj da homoj. Ĉi tiu krizo intime ligiĝas al la anstataŭigo de et-skala agrikulturo per industriaj produktado kaj konsumado regataj de tutmondaj firmaegoj. Dum multaj miliardoj da eŭroj estis donitaj al la bankoj lastajn jarojn, registaraj subtenoj al novliberalismaj politikoj plu neniigas et-skalan agrikulturon kaj la kamparanaron en la tuta mondo. Ĉi tiaj politikoj detruas vivmanierojn kiuj jam pruvis sian kapablon bonteni harmonian interrilaton inter homoj kaj ties medio. En Eŭropo, tiuj regantaj fortoj preskaŭ sukcesis elimini et-skalan agrikulturon kaj la kamparanaron, malfaciligante la transvivon de jam instalitaj agrikulturistoj kaj la instaliĝon de junaj kamparanoj.
Ni volas esti kamparanoj por reakiri regon super niaj propraj vivoj kaj por realigi niajn valorojn. Per kultivado, ni montras nian sindevontigon en nia regiono, en nia vivmedio kaj al la homoj de nia ĉirkaŭaĵo aŭ de fora regiono, kun kiuj ni kundividas vivon sur nia eta planedo. Tiel ĉi, ni partoprenas en sekurigo de la estonteco de sekvaj generacioj. Ni povas meti finopunkton al la detrua procezo, plifortigante la situacion de junaj kamparanoj, relokante la ekonomion kaj utiligante nian kreivecon por estigi vivoplenan kaj daŭripovan eŭropan pejzaĝon. Estonteco povos esti, nur se multas novaj kaj junaj kamparanoj !
Multaj estas la bataloj kiujn ni devas partopreni : aliro al la tero, por justaj agrikulturaj prezoj, por sociala agnosko de agrikulturistoj, kontraŭ la superrego de la industria agrikultur-ŝablono kaj por justaj agrikultur-politikoj. Ni volas kunveni por plifortigi nin kaj por ebligi, al kiuj volas agrikulturi, ĉi tion fari.
La Kampadejo bonvenigas junajn kamparanojn kaj dezirantojn iĝi kamparanoj. Vi estas tutkore invitata interŝanĝi kaj kundividi viajn spertojn kaj inspiriĝi el alies spertoj. Estos ampleksa varieco de praktikaj, politikaj kaj teoriaj laborgrupoj pri aliro al la tero, urba agrikulturo, agrikulturaj politikoj, agroekologio, aliancoj inter konsumantoj kaj produktantoj, k.a.. Vi estas bonvena por kontribui al la programo, plenigante la aliĝilon sur la retejo kaj sendante ĝin al ni antaŭ la 15-a de septembro.
La Kampadejo okazos en kolektiva agrikulturejo en suda Francio. Ĝi estos organizita per la helpo de ĉiuj partoprenantoj. Ĉiutaga asembleo organizos la vivon de la kampadejo, kiel la kolektivan kuirejon, purigadon kaj anoncojn pri la programo. Ni petos de vi malgrandan monkontribuon por la manĝoj kaj instalaĵoj.
Por pliaj praktikaj informoj, bv viziti la retejon www.reclaimthefields.org.
Se vi deziras ricevi pli da informoj aŭ partopreni en la organizado, bv kontaktiĝi kun : camp2009@reclaimthefields.org.
G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj kion ili faru.
G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco
Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon
Reakiru ni la kampojn
La Kamparana Vojo alvokas al ĉiuj sociaj movadoj kaj kunbatalantoj
TUTMONDA AGO-TAGO POR HONDURO
Milojn da Kankunoj por klimata justeco !
16-an de oktobro 2009 - UNUA TUTMONDA AGOTAGO KONTRAŬ TUTMOND-FIRMAOJ