sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 5an de septembro 2008 . ĝis nun estas 348 tekstoj









ATENTIGO DE LA 1a ELDONO


Ĉi-tiu studaĵeto pri la organizado de nia esperanta movado estas verkita jam de unu jaro. Ĝi aperis en la n.oj 3, 4-5 kaj 6 de "Esperantista Laboristo".

De post tiu tempo Sennacieca Asocio Tutmonda stariĝis definitive, kaj la solvo de la organiza problemo kuŝas nun en la disvolviĝo de nia Asocio. Sed tiu disvolviĝo devas okazi laŭ ĝusta direkto, ne hazarde kaj ĥaose. Ni jam spertis, ke multaj kamaradoj ne havas ankoraŭ tre klaran ideon pri nia celo. La kvazaŭ religieca atmosfero en kiu kreskis la esp.a movado nebuligas ofte la klaskonscion de fervoraj prolet-esperantistoj. Aliaj, impresite de la ĝisnuna organizmaniero laŭ naciaj sekcioj, emas refali en ian Internacion, similan al la politikaj, nesamlingvanaj organizaĵoj.

Ĉar la studo de Sennaciulo [1] interdividiĝis en tri sinsekvaj n.roj de la gazeto, ni opiniis utila kunigi la tuton en broŝureton por ke ĉiuj interesiĝantoj povu pli bone prezenti al si la aferon, agi laŭ direkto montrata aŭ rebati la tezon, se ili juĝas ĝin malprava.

Post apenaŭ unu jara ekzistado, S.A.T. jam enkalkulas pli ol 900 membrojn. Estas nepre necese, ke ĉiu el ili konu la vojon sekvendan ; estas plie, necese, ke ni konigu ĝin al la varbotoj.

Tial la Centra Komitato de S.A.T. decidis la eldonon de la jena broŝureto.

Februaro 1922. S. A. T.


[1] La unua eldono aperis sub tiu pseŭdonimo.

Sama rubriko :


puce ATENTIGO DE LA 1a ELDONO

puce Antaŭparolo al la dua eldono (1923)

puce I. For la neŭtralismon !

puce II. Por-esperanta organizo

puce III. Per-esperanta organizo.




Supren