SATEB KUNVENOJ 19-a de Majo 2007 - LONDONO
2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon
2009 Internacia Somera Kunloĝado
Aktivas la pariza grupo de SAT-Amikaro
Arciesperantoletero n. 48
Arciesperantoretletero n°45
Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?
Kongreso de SAT-Amikaro - Informo
Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata ! - Raporto pri Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto 2010 kaj konversacio kontraŭ G20
Neordinara kunveno en Beogrado
Plu progresas la Seula SAT-rondo
Unua preparkunveno kontraŭ la G20-renkontiĝo planita en KoreioDatoj : 1-3 aŭgusto 2009.
Loko : GangŬon Univ. urbo ĈunĈeon (84. 8km oriente de Seulo), GangŬondo, Koreio
Kotizo : 67,500 / 57,500 (naskiĝanto post la jaro 1989 aŭ studento) en koreaj ŭonoj.
Kunordigantoj : La Paca Solidareco de Esperanto, SAT membroj en SudKoreio, Lernejoj Botddari, Onddet, Gil.
Subtenanto : Korea Esperanto Asocio
Bonvenon al la plej bela natura kaj laga urbo ĈunĈeon de SudKoreio
Okaze de la 17-a Internacia Konferenco por Demokratia Edukado (1-9 aŭg. 2009, en ĈunĈeon de SudKoreio), ni, kunordigantoj, decidis okazigi la Internacian Someran Kunloĝadon ene de la IKDE.
IKDE estas la interŝanĝejo de diversaj spertoj kaj enhavoj en edukado, neante striktajn eduksistemon kaj enhavon de ŝtata eduksistemo, kio malhelpas liberajn pens- kaj viv-manierojn de junuloj, sed serĉante humanecan edukmanieron kiel Summerhill.
Kelkaj lernantoj kaj instruistoj de koreaj provlernejoj eklernis esperanton ne antaŭ longe kaj esperas utiligi esperanton por la interŝanĝo de spertoj inter provlernejoj.
Prezentado de lernantoj, enkonduko pri la paca Movado de SudKoreio, kaj justa komerco estas jam deciditaj programeroj, sed ni atendas pli diversajn kaj kolorplenajn programerojn de ĉeestontoj.
Se ĉeestontoj volus viziti provlernejojn aŭ aliajn urbojn individue post la kunloĝado, bv. antaŭe petu ĝin al kunordigantoj (inkluzive pluajn informojn).
| Mantelefono kaj retadreso de ĉefkunordigantoj : Kara : +82-10-9991- 9857 (010-9991-9857 en Koreio), kara12345 ĉe gmail.com Paz : +82-10-3226- 2780 (010-3226-2780 en Koreio), paze23 ĉe gmail.com Unu el instruisto : Zelkovo +82-10-2251- 7014 (010-2251-7014 en Koreio), mzelkovo ĉe gmail.com |
Pri IKDE 2009, vidu la retejon, kiu havas sian esperantan version : http://2009.e-idec.org/eo/node/69
Pli da informoj pri demokrata edukado sur la retejo de La Solidareco : http://solidareco.cafe24.com/