SATEB KUNVENOJ 19-a de Majo 2007 - LONDONO
2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon
2009 Internacia Somera Kunloĝado
Aktivas la pariza grupo de SAT-Amikaro
Arciesperantoletero n. 48
Arciesperantoretletero n°45
Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?
Kongreso de SAT-Amikaro - Informo
Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata ! - Raporto pri Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto 2010 kaj konversacio kontraŭ G20
Neordinara kunveno en Beogrado
Plu progresas la Seula SAT-rondo
Unua preparkunveno kontraŭ la G20-renkontiĝo planita en KoreioDu tagoj kun ununokta pasloĝo, la Esperanta Versio
6-7 DECEMBRO 2008

Kial ni havos kunloĝadon ?
Nuntempa mondo estas iom post iom tutmondiĝanta. Tial nuntempa socia problemo estas ne nur loka, sed ankaŭ tutmonda. Ni sentas bezonon de tutmonda solidareco kaj kunbatalo kontraŭ subpremo, ekspluatado al proletaroj, malriĉuloj, kamparanoj, indiĝenoj, kripluloj, seksaj minoritatoj, k.a. de kapitalistoj laŭ kapitalisma tutmondiĝo. La solidareco kaj kunbatalo jam komenciĝis. Nun ni povas prezenti du ekzemplojn.
Lastasomere en Japanio okazis G8 Pinta Konferenco. Dek kelkaj koreaj aktivistoj partoprenis manifestacion kontraŭ G8. Kompreneble ankaŭ multaj aliaj aktivistoj de la mondo kolektiĝis tie. Sed ne tutaj partoprenintoj povis interparoli sufiĉe bone seninterpretado. De tiam ili lernis, ke Esperanto estas bonega metodo por aktualigi solidarecon kaj kunbatalon kontraŭ kapitalista malbonagado.
En Afriko ĝis nun multaj malriĉaj kamparanoj suferas pro malsatego. Ili ĉiam estas ekspluatata de grandaj multnaciaj entreprenoj. Ankaŭ ili bezonas egalan komunikadon plibonigi sian vivon. Nun ni ja bezonas pli justan mondon, pli justan komercadon.
Se vi kredas eblecon de alia mondo, bonvole partoprenu nia kunloĝado. Ni diskutos diversajn sociajn problemojn kaj fartos dum du tagoj ĉefe por utiligi Esperanton.
Ni esperplene invitas vin.
Bonvole venu kun ĝojo !
La Preparkomitato pri Organizaĵoj de Kunloĝado :
- Paca Solidareco de Esperanto (PSE)
- Sennacieca tutmonda Asocio en Koreio (SATenK)
La Subtena Grupo - Membroj de Malplena Gastodomo
1. Dato kaj Loko
* Dato : La 6a (Sabato) 7a (Dimanĉo) de Decembro 2008
* Loko : Malplena Domo (Gastodomo) Namsan, Seulo, Koreio
2. Enhavo
* Kotizo - 15,000 koreaj ŭonoj
(inkluzive 3 foja manĝado, loĝado, materialo)
* Programoj
Kurso por komencantoj
Tradukado pri aktuala temo por komencantoj (Teksto tradukita utiligante Esperanton kiel ponto-lingvon : Prepari la debaton pri la strategio de la Monda Socia Forumo)
Interparoli per Esperanto por komencantoj
[Speciala programo] Lernu Esperanto-Kanton kaj Vidu Esperanto-filmon
Prezenti pri Vojaĝo al Afriko por establi Justan Komercadon
Libera Forumo : Kiel ni utiligos Esperanton por diversaj sociaj movadoj ?
Prezenti Rondojn de Esperanto
3. Detala horaro
Interparoli per Esperanto por komencantoj
Interkona Vespero / bankedo
4. Aliĝu al la Kunloĝado
Ret-adreso : kara12345@gmail PUNKTO com
Poŝtelefono : +82-050-5335-5365
5. Aliĝilformo
Skribu laŭ via prefero
Nomo : (Kromnomo : )
Naskiĝtago : jaro monato tago
Ret-adreso :
Hejmpaĝo/Blogo :
Telefon-numero :
Adreso :
Program-kontribuo : Jes / Ne
(Se jes, kio estas enhavo de via programo : )
Aldona Parolo pri vi :
Ne hezitu, se vi havas la demandon pri la Kunloĝado, kiel kutime ankaŭ bonvenas viaj subtenoj kaj kontribuaĵoj.
Bonvole sendu ret-mesaĝon al Kara ( kara12345@gmail PUNKTO com )
Fonto : http://solidareco.cafe24.com/