SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
DUMVIVA MEMBRECO
Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
Fetoraĉas !
Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
Informeto
Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
Ni malhelpu detrui naturprotektatan parkon !
Novaj eldonoj de la kooperativo de SAT !
Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bombojJe majo de la 1886a la laboristoj de Ĉikago travivis alfronton al la mastraro por malpliigo de la labortempo kaj por gajni tempon por siaj propraj vivoj, kiu iĝis tutmonda simbolo pri la lukto kontraŭ la salajrata laboro.

Nia socio havas teĥnologion kaj rimedojn sufiĉajn por finigi la malsaton je la mondo kaj la laboron kvazaŭ kondamno. La nursola kialo, pro kiu tiu ĉi tielnomata “utopio” ne estas jam realo, estas la fakto, ke nia socio ne produktas por satigi la homajn bezonojn, sed por akiri ekonomian profiton. Ekonomian profiton por malplimulto el ekspluatantoj, kiu, por amasigi egajn privatajn kapitalojn, kondamnas la ¾ el la homaro al la mizero, la ceteran kvaronon al la laboro sub reĝimo de preskaŭsklaveco kaj la tutan mondon al la ekologia katastrofo. Tial la ĉefa lemo, kiun ni enskribu sur niaj flagoj estas tiu pri la abolo de la salajrata laboro kaj la reakiro de la socia amasigita riĉeco (kapitalo).
La senbrida konsumemo, kiun promesas al ni kapitalistoj kaj politikistoj (kaj kiun ni neniam ĝuas), estas nenio pli ol monero el plumbo, per kiu ili aĉetas niajn nescion kaj kunkulpon. Tial la dua celo de nia lukto ne povas esti alia ol la abolo de la ŝtato kaj la politiko. Justa kaj egaleca socio, organizita por la kolektiva feliĉo, ne povas esti regata de malplimulto, siavice regata de la koruptado kaj la interesoj de la grandaj entreprenoj. Tial ni enskribas sur nia flago : Rektan demokration kaj memregadon.
Ni ne estu trompitaj de politikistoj kaj profesiaj sindikatistoj. La problemo ne estas “eliri el la krizo” por povi “labori denove kiel antaŭe”. La reala problemo radikas en tio, ke la kapitalismo estas la krizo de la homaro. Nur se ni finigas la kapitalismon kaj kreas socion, kiu sinbaziĝu sur la produktado por satigi realajn homajn bezonojn, sur la memregado kaj sur la rekta demokratio, la homaro rajtas esperi ankoraŭ iun estonton. La solvo ne estas tio, ke nia lando, nia raso aŭ nia metio devas esti pli konkurkapabla por surmonti la ceterajn landojn, rasojn aŭ metiojn por tiel “eltiri sin el embaraso”. La nursola ebla solvo estas tutmonda solvo, sinbaziĝanta sur la abolo de la landlimoj, la solidareco kaj la interhelpo.
Tiun 1an de majo manifestaciu kun ni
je la 11a antaŭtagmeze ĉe
Via Laietana / Plaça de l’Àngel de Barcelono.
Por la abolo de la kapitalo kaj la ŝtato
Por la memregado kaj la rekta demokratio

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.