sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 6an de februaro 2010 . ĝis nun estas 478 tekstoj










11-an de aŭgusto 2009

TUTMONDA AGO-TAGO POR HONDURO


Al la homfratoj de ĉiuj regionoj de la Kamparana Vojo,

Al homfratoj de ĉiuj sociaj movadoj,

Al ĉiuj popoloj de la mondo,

Pli ol unu monaton post la militistara puĉo en Honduro kaj post 38 tagoj da nelacigebla lukto de miloj da kamparanoj, virinoj, indiĝenoj, instruistoj, studentoj, sindikatistoj, laboristoj kaj simplaj homoj de urboj kaj kamparoj por ĉesigi tiun puĉon kaj restarigi demokration kaj dignecon, la subpremo far la puĉintoj ne malfortigis la spiritstaton de la heroeca hondura popolo.

Ĉi tiu lukto jam nun eniris determinan fazon pro tio, ke la kamparana movado kaj la Tutlanda Fronto por Kontraŭstari la Puĉon alvokis la sociajn, sindikatajn kaj demokratajn movadojn al Tutlanda Marŝo ekanta ĉi 5-an de aŭgusto kaj kulminonta la 11-an de aŭgusto en Tegucigalpa kaj San Pedro Sula.

Apoge al ĉi tiu Tutlanda Marŝo, al niaj homfratoj kamparanoj kaj ankaŭ al la tuta hondura popolo, la Kamparana Vojo alvokas vin al Tutmonda Agotago por Honduro, la 11-an de aŭgusto 2009, por disvastigi kiel eble plej ampleksan solidarecon per manifestacioj, politika kaj kultura agadoj, prem-agadoj, pledadoj kaj ĉia ajn ebla agado helpanta la progreson de la popola lukto en Honduro por malsukcesigi la puĉon.

Ni petas de vi, ke vi kiel eble plej rapide informu nin pri viaj agad-projektoj por la Tutmonda Agotago por Honduro.

NI TUTMONDIGU LA BATALON, NI TUTMONDIGU LA ESPERON !

Henry Saragih, ĝenerala kunordiganto de la Kamparana Vojo

Sama rubriko :


puce G8 devas ordigi proprajn misaĵojn anstataŭ diktatori al malriĉaj landoj kion ili faru.

puce G8-konferenco sen agrikulturistoj= pli da malsato kaj malriĉeco

puce Popolmovadoj povas starigi alternativojn por financi disvolviĝon

puce Reakiru ni la kampojn

puce La Kamparana Vojo alvokas al ĉiuj sociaj movadoj kaj kunbatalantoj

puce TUTMONDA AGO-TAGO POR HONDURO

puce 16-an de oktobro 2009 - UNUA TUTMONDA AGOTAGO KONTRAŬ TUTMOND-FIRMAOJ




Supren