Per decido de la SAT-kongreso en Bratislavo (2004) la Poresperanta Fako estas oficialigita kiel SAT-fako kun la necesa regularo.
La Poresperanta Fako havas dissendoliston, al kiu ĉiu membro de SAT povas aliĝi. Ĝi nomiĝas SAT-Poresperanta-Fako.
Retpoŝta kontakto kun la prizorganto de la dissendolisto : gmickle ĈE nexgo.de
Retpoŝta kontakto kun la prizorgantoj de la dissendolisto : gmickle ĈE nexgo.de kaj Klasbatalo ĈE aol.com
La iniciatantoj de la Poresperanta Fako alstrebas, ke ĝi plenumu funkciojn, kiujn oni povas proksimume ĉi tiel resumi :
informi pri Esperanto kaj varbi por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj, tute aparte per la interreto ;
estigi kaj firmigi rilatojn kun interesitoj pri SAT kaj Esperanto, kaj asisti lernantojn de Esperanto, kiuj inkliniĝas politike al SAT kaj troviĝas ekster la atingopovo de la LEA-oj ;
faciligi per tradukado, enretigo kaj aliaj rimedoj la interŝanĝon kaj komparadon de informaj kaj varbcelaj eldonaĵoj kaj tekstoj inter la LEA-oj kaj unuopaj SAT-membroj okupiĝantaj pri poresperanta laboro ;
faciligi ĝenerale la interŝanĝon de spertoj pri tiu poresperanta laboro kaj stimuli la debaton pri informstrategiaj konceptoj, cele al konstanta plibonigo de la poresperanta laboro plenumata en la tuta SAT-medio.
Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI) Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Oficejo malfermita ĵaŭde 09h30-16h30
Aliajn tagojn bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.