INVITO POR REVIVIGI LA FRAKCION
La Liberpensula Frakcio de SAT ne funkcias. Tiu Frakcio naskiĝis kun, en kaj por SAT. Ni, liberpensaj esperantistoj ne povas resti senage fronte al tiu situacio. Mi invitas frate samideanojn kaj kamaradojn kontakti min kaj poste eventuale kunveni. Tiel ni povos revivigi nian Frakcion.
Dominiko.
Oni povas kontakti min :
rete : doviro_ĉe_netcourrier.com
Poŝte : SIMEONE Dominique 612 rue Gallieni FR-78670 VILLENNES-SUR-SEINE
En ĝi, oni diskutas pri ĉiuj problemoj, ne nur tion, kio koncernas ateismon, religiojn, sed oni tuŝas la mondajn problemojn.
La frakcio ne havas specialan bultenon. Oni sendas la artikolojn al Sennaciulo. Por ke pluraj kontribuaĵoj ne alvenu samtempe en la redakciejon de SAT, oni sendas la artikolojn al la frakcia sekretario, kiu tralegas, kaj se necese, korektas ilin.
Ne estas speciala kotizo por aliĝi al la frakcio. dum kongresoj aŭ aliaj manifestacioj, la respondeculo, aŭ alia membro povas inviti la kunvenon.
"Liberpenso" estas populara asocio pli filozofia esplorado kaj socia agado, kies principoj estas la racio kaj la scienco. Ĝi ne estas partio kaj ĝi estas sendependa de ĉiuj partioj aŭ tendencoj. Ĝi ne havas dogmojn kaj nur celas disvolvi ĉe ĉiuj homoj la spiriton de memekzameno – tute sendepende – sen iu ajn influo.
Ĝi konsideras ĉiujn mistikismojn kaj ĉiujn religiojn kiel la plej malbonan obstrukcion al la emancipado de la penso. Ili per eraraj principoj kaj pereiga agado disigas la homojn, deturnante ilin de iliaj surteraj celoj kaj disvolvas en ilia spirito la superstiĉon kaj la timon pri la transtera vivo. Ili facile degeneras en klerikalismon, fanatikismon, merkantilismon kaj helpas la reakciajn potencojn en la deziro teni la popolamasojn en nesciado kaj servuteco. Ilia ŝajna aliĝo al niaj progresigaj ideoj estas nur nova klopodo por restarigi ilian minacatan potencon.
La "Liberpenso", male, opinias ke la emancipiĝo de la homo estu daŭrigata en ĉiuj kampoj. Ĝi deziras kontraŭbatali ĉion, kio celas plimalgrandigi, submeti, perversigi la individuecon kaj defendi la homajn rajtojn, liberecon, laikecon de la publika instruado, justicon kaj pacon.