Liberecana Frakcio konsistas el SAT membroj, de la sama politika filozofio aŭ tendenco kiuj sin defiis kiel anarkiistoj, liberecanoj, anarki-sindikatistoj, anarki-komunistoj, ktp.
La tasko de la frakcianoj estas la propagando kaj aplikado de la ideo Esperanto ĉe la respektivaj grupoj kaj tendencoj de la liberecana mondo. La celo estu elmontri la praktikan utilon de la universala lingvo en nia strebado malaperigi ĉiujn tendencojn de organizado inspirataj de la ŝtat-centralismo kaj de eklezio, kiu nur servas por plidaŭrigi la vivon de la aŭtoritataj sistemoj kiuj sisteme strangolas la iniciatemon kaj sendependemon de la penso.
Liberecana frakcio same kiel la aliaj frakcioj ne havas la rajton interveni kiel tiaj en la funksiadon de SAT. Rilate la frakcianojn, membroj de SAT, validas la statuto de SAT inkluzive la artikolon 7-an, kiu juĝas membrojn agantajn kontraŭ la interesojn de SAT.
Liberecana Frakcio eldonas laŭ eblo informilon. La nomo de la informilo estas Liberecana Ligilo.
Kompilado de Liberecana Ligilo okazas nuntempe ĉe Jakvo Schram Hof ter Bekestraat 49, BE-2018 Antwerpen
Abono de Liberecana Ligilo kostas €8 kaj donas la rajton al minimume 100 paĝoj de informo. Subteni la Frakcion per donacoj estas rekomendinda. Pagi pere de niaj perantoj estas eblecon.
Ni esploras kun la mono kiun ni nun posedas, eldoni libron kiu pritraktas Liberecanajn ideojn.