En majo 2011 junularo de Hispanio ekigis revolucian movadon okupante publikajn spacojn kiel la Sunporda Placo (Puerta del Sol) en Madrido, kiu per sia "Sunkampadejo" (Acampada Sol) iĝis simbolo de la tutlanda movado. Ni ĉi tie aperigas informojn pri tio, plejparte tradukaĵoj provizitaj de membro de SATeH, kaj senditaj al la retejo de la movado ĉu private ĉu/kaj pere de SATeH.
La movado havas viglan informretejon (plejparte hispanlingva) :
http://madrid.tomalaplaza.net/
La movado "kampadeja" okupas placojn simile al kio okazis en Tahrir-placo en Kairo dum la Egipta revolucio. Aliaj menciitaj titoloj uzitaj por nomi la movadon estas "Realan demokration tuj !" k ankaŭ 15-M (ĉar ekis la 15an de majo en Hispanio).
La movadanoj sin nomas ankaŭ Indignuloj, referencante al la verko de Stefano Heselo, Indignu (rete eldonita libroforme de la Eldonkooperativo de SAT), al kiu ili volas tiel reeĥi. Indignula movado koncernas ne nur Hispanion sed etendiĝis al mutlaj landoj, interalie Islando, Grekio, Belgio, Italio, Turkio, Francio, Portugalio ktp.
Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
#14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
Ekstaro la 12-an de Majo 2012
Manifesto de la madrida protesto-kampadejo de Sunporda placo (15a de majo)
Proponoj (20a de majo)
Kampadejo SOL plustaras (27a de majo)
15M-Movado. Madrido asembleas (29a de majo)
Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.